Malfermi la ĉefan menuon
Portreto de Isaak Brodski de Ilja Repin.
Lenin de Brodski.

Isaak Izraileviĉ Brodskij (ruse Исаак Израилевич Бродский, naskiĝis la 25-an de decembro 1883[jul.]/ 6-an de januaro 1884[greg.], mortis la 14-an de aŭgusto 1939) estis soveta pentristo kies verko havigis modelon por la arta movado de socialisma realismo. Li estas konata pro siaj ikonaj portretoj de Lenin kaj idealigitaj, zorge prilaboritaj pentraĵoj dediĉitaj al la eventoj de la Rusa Enlanda Milito kaj al la Bolŝevika Revolucio.

Li devenis el juda medio de Sudorienta Ukrainio kaj studis en Odeso kaj Sankt-Peterburgo. Li artistiĝis je la ombro de Ilja Repin kaj estis grava kolektanto de pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj. Dum la 1930-aj jaroj li direktoris artan instituton.

BibliografioRedakti

  • Sergei V. Ivanov. Unknown Socialist Realism. The Leningrad School. Saint Petersburg: NP - Print, 2007. P. 450.