István Arató
István Arató [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arató István estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Stephan Meitner ĝis 1945.
István Arató | |
---|---|
Memortabulo pri István Arató | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stephan Meitner |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de februaro 2010 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Stephan Meitner [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1922 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de februaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Arató frekventis desegnan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste privatan liberan pentrolernejon, kie li lernis ĉefe de Aurél Bernáth. Li lernis ankaŭ en Belarta Altlernejo, sed li interrompis la lernadon kaj li estis simpla fabrika laboristo. En 1944 li estis deportita al la nazia Germanio. Hejmenveninta en la sekva jaro li estis sindikata administranto. Ekde 1947 li lernis pentradon en fabrika libera lernejo. Li faris studvojaĝojn al Sovetunio (1956), Parizo (1961), Italio (1962), Nederlando (1974, 1978), Orienta Germanio (1976, 1977), Okcidenta Germanio (1982).
Grupaj ekspozicioj redakti
- ekde 1954
El solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Komló, 1957
- Téli este
- Balatoni szŐlődombok
- Enteriőr
- Gödi Dunapart
- Tél
Lia libro redakti
- Fogadj be, régi környék! (1984)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Angyalföld
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-02 per la retarkivo Wayback Machine