István Bárdosi
István Bárdosi [iŝtvAn bArdoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bárdosi István estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Burkus [burkuŝ].
István Bárdosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1929 en Debrecen |
Morto | 1-an de junio 1976 (46-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
István Bárdosi naskiĝis la 7-an de septembro 1929 en Debrecen, li mortis la 1-an de junio 1976 en Szeged.
Biografio
redaktiIstván Bárdosi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li studis 2 jarojn en Universitato de Debrecen, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1951. Post la diplomo li praktikadis jaron en la universitato, poste li estis asistanto (1952–1961) kaj lektoro (1961.–1976). Intertempe li doktoriĝis el juro en 1957 kaj li kandidatiĝis en 1975 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1958–1968 li havis edzinon, poste ili divorcis, sed en 1964 filo naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az ügyész szerepe a polgári perben. (1953)
- A fellebbviteli rendszerek kérdéséhez a polgári eljárásban. (1958)
- A perbeli egyesség és a perjogi alapelvek kapcsolata. (1965)
- Polgári eljárásjogi példa és iratmintatár. (studenta lernolibro, kunkompilisto, 1967, 3-a eldono: 1974)
- Polgári perrendtartásunk fellebbviteli rendszere. (disertaĵo, 1975)