István Baranya [iŝtvAn baranja], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baranya István estis hungara luktisto, olimpiano, policisto.

István Baranya
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1931 (1931-02-09)
en Hódmezővásárhely
Morto 24-an de junio 2007 (2007-06-24) (76-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • policisto • tool and die maker • oficiro
vdr

István Baranya naskiĝis la 9-an de februaro 1931 en Hódmezővásárhely, li mortis la 24-an de junio 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Baranya maturiĝis kaj akiris licencon pri ilfarado en Budapeŝto en 1949, poste li estis ilfaristo ĝis 1951, pli poste policano ĝis la pensiuliĝo en 1986. Intertempe li akiris diplomon en oficira altlernejo en 1964 kaj en pli alta grado post kvar jaroj. Lia plej alta rango estis subkolonelo. Li havis edzinon.

Sporta kariero redakti

István Baranya inter 1946-1950 estis luktisto en ĉefurba fabrika sportklubo, poste en alia ĉefurba klubo ĝis 1956. Li estis hungara ĉampiono en 1952, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1952–1956. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 sen medalo, krome li partoprenis en aliaj signifaj konkursoj kun variaj sukcesoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti