István Csillag (ministro)
István Csillag [iŝtvAn ĉilag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csillag István estas hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.
István Csillag | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1951 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • advokato • juristo • ŝtata funkciulo • ministro |
István Csillag [1] naskiĝis la 18-an de junio 1951 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Csillag akiris diplomon en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd en 1974. Post siaj studoj li laboris en financa instituto, post jaroj en ministerio pri financo. Li okupiĝis pri malŝtatiĝo, ekonomiaj reformoj. Inter 2002 kaj 2004 li estis ministro pri ekonomio kaj transporto en Kabineto Medgyessy. En la malfruaj 2000-aj jaroj li havis postenojn en financaj firmaoj. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Vállalkozás, állam, társadalom (1985) - libro; kunaŭtoro
- Fordulat és reform (1987) - studo
- Kettős kötés (2006) - libro; kunaŭtoro
- Magyar polip (Hungara polipo) (2013) - libro; kunaŭtoro de Bálint Magyar (ministro)
Fontoj redakti
W