Bálint Magyar (ministro)

Bálint Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Bálint estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, sociologo. Lia praulo estis Bertalan Szemere.

Bálint Magyar
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1952 (1952-11-15) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fazekas Mihály Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Bálint Magyar (teatrohistoriisto)
Patrino Olga Siklós
Frat(in)o Fruzsina Magyar
Edz(in)o Róza Hodosán
Okupo
Okupo sociologohistoriistopolitikisto
vdr

Bálint Magyar [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bálint Magyar devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1977, sed li lernis jaron ankaŭ en Ekonomia Universitato Marx Károly. Inter 1977 kaj 1981 li laboris en ekonomia instituto. Ekde 1979 li partoprenis en subteraj nekomunistaj agadoj. En 1980 li doktoriĝis. En 1981 li studvojaĝis al Pollando, kie li kontaktiĝis kun subteruloj, tial li devis tuj forlasi la landon, eĉ li perdis postenon en Hungario. Li trovis laborlokon en kooperativa esplora instituto, dume li estis unu el la plej aktivaj subteraj politikistoj. Li estis parlamenta deputito inter 19902010, dume inter 1996 kaj 1998 li estis ministro pri eduko en Kabineto Horn, fine li estis partiestro de liberaluloj 2 jarojn. Inter 2002 kaj 2006 li denove estis ministro pri eduko.

Li edziĝis en 1993 poste li havis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A lengyel mezőgazdaság 1945 utáni története (Historio de la pola agrikulturo depost 1945), (1980) - disertacio
  • Dunaapáti 1944–1958 (1986), ISBN 9635211317 - premiita sociologiaĵo
  • A Dunánál (Ĉe Danubo), 1988 - premiita dokumenta filmo
  • Magyar polip (Hungara polipo), 2013 - kritika libro pri la nuna hungara politiko

Fontoj redakti