Bálint Magyar (teatrohistoriisto)
Bálint Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Bálint estis hungara teatrohistoriisto, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis dömsödi [domŝodi], lia patro estis Elek Magyar, lia edzino estis Olga Siklós, ilia filo estis Bálint Magyar (ministro).
Bálint Magyar | |
---|---|
Bálint Magyar | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de januaro 1992 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Elek Magyar |
Edz(in)o | Olga Siklós |
Infanoj | Bálint Magyar • Fruzsina Magyar |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro • verkisto de nefikcio • teatrestro • theatre historian |
Bálint Magyar[1] naskiĝis la 24-an de januaro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1992 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Bálint Magyar maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931. Li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1931-1934, poste en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1945–1955 li estis ĉefsekretario de la Nacia Teatro, poste 3 jarojn li estis teatrestro de Teatro de la Popolarmeo, fine li laboris ĝis la emeritiĝo en 1970 en filmoscienca instituto. Intertempe en 1968 li kandidatiĝis el literaturhistorio. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj libroj (elekto) redakti
- A Nemzeti Színház-előtti magyar színészet történetének vázlata (1931)
- A Nemzeti Színház története 1945–1955 (1961)
- A Nemzeti Színház története a két világháború között. 1917–1944 (1977)
- A Magyar Színház története. 1897–1951 (1985)
- Bukásra ítélt siker. A Vígszínház három éve, 1955–1958 (1993, tralaborite 2004)