István Dunkl
hungara geologo
István Dunkl [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dunkl István estis hungara geologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
István Dunkl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato de Miskolc ![]() |
Okupo | |
Okupo | geologo ![]() |
István Dunkl[1] naskiĝis la 6-an de julio 1959 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Dunkl maturiĝis en geologia mezlernejo en Tatabánya en 1977, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1983, post 3 jaroj li akiris sciencan gradon Ph.D. en Pezindustria Teknika Universitato. Li kandidatiĝis (CSc) en 1991 antaŭ la Scienca Akademio. Ekde 1986 li esploris en akademia instituto, ekde 1991 en Universitato de Graz, ekde 1994 en pluraj universitatoj de Germanio, kie eĉ li instruis. Li ricevis premiojn inter 1984-1994.
Elektitaj kontribuoj
redakti- The Jurassic sequence of Coal Valley (Kohl-Thal) at Ófalu (kunaŭtoro, 1982)
- Argillitization and skarn formation in the magmatic dykes at Szár hill, Szabadbattyán, Hungary. (disertaĵo, 1983)
- The fission track method and application in solving geochronological questions. (disertaĵo, 1991)
- A Dunántúli-középhegységi-egység ("Bakony") takarós helyzete szlovéniai szerkezeti-geokronológiai adatok alapján (kunaŭtoro, 2003)
- A cirkon (U-Th)/He kormeghatározás módszertani alapjai és alkalmazása fiatal (<1 M év) vulkánkitörések datálására. (kunaŭtoro, 2017)