István Gellér B.
István Gellér B. [iŝtvAn gelEr bE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gellér B. István estis hungara skulptisto, grafikisto. Lia vaste konata karesnomo estis Brúnó.
István Gellér B. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gellér B. István |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1946 en Pécs |
Morto | 10-an de februaro 2018 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • skulptisto • grafikartisto |
TTT | |
Retejo | http://www.gellerbistvan.hu/ |
István Gellér B. [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1946 en Pécs, li mortis la 10-an de februaro 2018 en Pécs.
Biografio redakti
István Gellér B. devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Janus Pannonius en 1971. Lia majstro estis Ferenc Martyn. Jam dum la studentaj jaroj en 1968 li ekspoziciis. En la 1970-aj jaroj li kreis abstraktajn skulptaĵojn, pli malofte grafikaĵojn kaj pentraĵojn, krome li instruis en mezlernejo. Li vivis el stipendioj en 1987 en Parizo, en 1990 kaj 1991 en Budapeŝto, en 1991 en Romo, en 1995 en Salzburg. Li ricevis premiojn inter 1973-2011.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Pécs (1971, 1977, 1984, 1991, 2002, 2010)
- Budapeŝto (1974, 1984, 1994, 2000, 2006)
- Kaposvár (1977)
- Londono (1985)
- Szombathely (1988, 2003)
- Prago (1989, 1991)
- Romo (2003)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Balatonboglár (1971, 1973, 2001)
- Szombathely (1974, 1987, 1996, 2004)
- Budapeŝto (1974, 1980, 1987, 1998, 2004, 2010)
- Pécs (1976, 1983, 1999, 2005, 2010)
- Miskolc (1981, 1998, 2002, 2006)
- Krakovo (1998)
- Novjorko (1999, 2005)
- Berlino (2005)
- Salgótarján (2010)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Petrosela puto (Pécs, 1988)
- Memorputo (Pécs, 1992)
- Ĉi tio estas mezo de Kapolcs (Kapolcs, 2005-2006)
Lia libro redakti
- A növekvő város (2000)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- datenoj kun foto