István Hazay [iŝtvAn hazai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hazay István estis hungara geodeziisto-inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio.

István Hazay [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Hazay akiris diplomon en 1922 en teknika universitato en Budapeŝto. Inter 1923-1941 li laboris en firmao Ŝtata Termezurado, poste ĝis 1949 en la ministerio, fine ĝis 1953 en termezura oficejo. Li ekinstruis ankaŭ en la teknikuniversitato en 1929. Baldaŭe li instruis ankaŭ en universitatoj en Sopron kaj Miskolc. En 1934 li doktoriĝis, post 3 jaroj li atingis la instruan rangon privata profesoro. Inter 1953-1967 li estis katedrestro, inter 1960-1964 li estis dekano, poste rektoro. Li ricevis premion Kossuth en 1955, precipe poste medalojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Vizsgálatok Magyarország felületéhez legjobban simuló referencia ellipszoid méreteinek és elhelyezésének meghatározására (1932)
  • Vetületek, különös tekintettel a hazai felmérésekre (1942, 1982)
  • Geodéziai kézikönyv. I–III. Manlibro pri geodezio), (1956–1960)
  • Vetülettan (1964)
  • A vertikális kéregmozgási hálózatok kiegyenlítése a mozgásértékek változásának figyelembevételével (1977)
  • Nagyméret arányú felmérések (1998)

Memorigiloj redakti

  • busto apud la tekmikuniversitato en Budapeŝto (2001)
  • premio "Hazay István" (2010)

Fontoj redakti