István Horváth (fizikisto)

István Horváth [iŝtvAn horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth István estas hungara fizikisto, altlerneja instruisto.

István Horváth (fizikisto)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1963 (1963-08-04) (60-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistoastronomo • universitata instruisto
vdr

István Horváth[1] naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-04) en Debrecen.

Biografio redakti

István Horváth akiris fizikistan kaj astronomian diplomojn (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989, ankaŭ pedagogian diplomon same en nivelo MSc en 1994, fine li doktoriĝis (Ph.D.) en la sekva jaro. Jam inter 1986-1989 li instruis en budapeŝta kampuso de la Altlernejo János Kodolányi, poste ĝis 1994 li laboris kun stipendio en fizikista instituto, sed inter 1991 – 1994 li prelegis ankaŭ en Scienca Universitato Lajos Kossuth. Inter 1995-1997 li esploris en Universitato de Pensilvanio, poste jaron en Busano. Inter 1998 – 2012 li estis docento en Universitato Miklós Zrínyi, poste li estis levita profesoro, krome li estis katedrestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1998, li doktoriĝis (DSc) en 2018 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2007. Li ricevis premiojn kaj stipendiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Some Notes on Stationary Kerr Generalizations in Spin Coefficients (kun Béla Lukács (fizikisto), 1992)
  • Redshift distribution of gamma-ray bursts and star formation rate (kunaŭtoro, 2006)
  • Anomalies in the GRBs' distribution (kunaŭtoro, 2014)
  • Mapping the Universe with gamma-ray bursts (kunaŭtoro, 2024)

Fontoj redakti

Referencoj redakti