István KEMÉNY (naskita la 28-an de oktobro 1961 en Budapeŝto) estas hungara verkisto.

István Kemény
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1961 (1961-10-28) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo scenaristoverkisto • poeto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Kemény studis en la Universitato de Budapeŝto, unue juron, poste hungarajn literaturon kaj historion. En tiuj lastaj fakoj li ekzameniĝis en 1983. En 1984 li publikigis sian unuan poemaron "Csigalépcsõ az elfelejtett tanszékekhez". Sekvis deko da pliaj libroj.

De kelkaj jaroj li intervjuas maljunajn familianojn. Iliajn rememorojn pri 150 jaroj de eŭropa kaj hungara historio li registris sur pli ol cent sonbendoj. Li planas verki surbaze de tiu materialo grandan familian romanon.

Kemény ricevis plurajn hungarajn literaturajn stipendiojn kaj premiojn, ekzemple en 1989 la premion Zsigmond Móricz, en 1997 la premiojn Tibor Déry kaj Attila József, en 2001 la premion Zoltán Zelk.

István Kemény vivas kaj laboras en Budapeŝto.

En Esperanto aperis redakti