István Kiss (advokato)

István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara oficiro, advokato, gimnazia kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis ilméri, kiun li uzis ankaŭ kiel pseŭdonimo.

István Kiss
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de aŭgusto 1836(nun 1836-08-11)
en Hungario Ürmény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de majo 1918
en Hungario Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlandoHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristo
vdr

István Kiss[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1836 en Ürmény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Mojmírovce en Slovakio), li mortis la 10-an de majo 1918 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Beĉej en Serbio).

Biografio redakti

István Kiss frekventis gimnaziojn en Pozono, Nitro kaj Pest (urbo), dum li estis piarista kandidato, poste li estis po 2 jarojn en Vác, respektive en Keszthely. En 1860 li malmonaĥiĝis kaj post kvar jaroj li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En la jaroj 1868 kaj 1869 li estis advokato, poste en 1871 li iĝis oficiro (leŭtenanto), sed ne en la serva servo. Inter 1874 kaj 1907 li instruis en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), poste li pensiuliĝis. Li plurfoje redaktis diversajn gazetojn (ekzemple inter 1859-1860, 1865-1868, 1881-1885).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Európai nemzetközi jog (1876)
  • Bevezetés a jog- és államtudományokba (1877)
  • Magyar közjog. (Magyar államjog). (1880; 4-a eldono: 1888)
  • A jogtanodákról (1880)
  • A keleti és a nyugati kérdés (1887)

Fontoj redakti

Referencoj redakti