István Lipthay

biografio pri hungara ministeria oficisto

István Lipthay [iŝtvAn liptai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipthay István estis hungara ministeria oficisto, subministro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lubellei kaj kisfaludi.

István Lipthay
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de novembro 1834(nun 1834-11-28)
en Hungario Nagyendréd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 17-an de junio 1908
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo oficisto • advokato
vdr

István Lipthay[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1834 en Nagyendréd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa vilaĝparto de Ondrejovce en Slovakio), li mortis la 17-an de junio 1908 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Lipthay akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Ekde 1856 li estis ŝtata oficisto, ekde 1867 li laboris en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). En 1869 li ricevis la taskon okupiĝi pri bestaj higienoj, tial li studvojaĝis en Germanio. En 1878 li sukcese defendis la landon kontraŭ epidemio pri bovoj. Li multe helpis funkciadon de Veterinara Instituto de Budapeŝto. Li emeritiĝis en 1897. Li ricevis enlandajn kaj eksterlandajn medalojn, premiojn krome li havis la dignon ministeria konsilisto.

Lia kontribuo redakti

  • Az ország valamennyi törvényhatóságánál teljesített állategészségügyi felülvizsgálat eredménye (1888)

Fontoj redakti

Referencoj redakti