ROZSOS István [pr. roĵoŝ] estis hungara aktoro naskiĝinta en Oradea la 14-an de septembro 1922 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de februaro 1963.

István Rozsos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1922 (1922-09-14)
en Oradea
Morto 17-an de februaro 1963 (1963-02-17) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarist grammar school Dugonics András
Familio
Edz(in)o Dorottya Géczy
Okupo
Okupo aktoro
vdr
István Rozsos

Kariero redakti

István Rozsos debutis en 1945 en Szeged, sed li baldaŭ venis al Budapeŝto. Li ludis en la teatroj (1945–46) Belvárosi, (1946) Magyar kaj Madách, (1947) Művész. Inter 1947 kaj 1950 li estis membro de la Teatro Madách. En 1949 li elpaŝis ankaŭ en la Teatro Magyar. Ekde 1950 ĝis 1953 li ludis en la Teatro Ifjúsági, en 1954 en la Teatro Petőfi, ekde 1955 ĝis 1960 en la Vidám Színpad, inter 1960–1963 en la Teatro Jókai. Li aperis en pluraj filmoj. Lia edzino estis Dorottya Géczy. Li sinmortigis.

Premioj redakti

  • 1959, 1962 Jászai Mari-premio.

El liaj roloj redakti

  • Adolf (Szigligeti E.: Liliomfi);
  • Weisz (Molnár F.–Török S.: A Pál utcai fiúk);
  • Bertalan (Molnár F.–Kellér A.: A doktor úr);
  • Gobbola (Brecht: Állítsátok meg Arturo Uit!);
  • Porfir (Dostojevskij–Baty: Bűn és bűnhődés).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon