István Sályi [iŝtvAn sAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sályi István estis hungara inĝeniero, profesoro, parlamentano. Lia origina nomo estis Springer István ĝis 1936.

István Sályi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1901 (1901-10-08)
en Budapeŝto
Morto 19-an de decembro 1974 (1974-12-19) (73-jaraĝa)
en Miskolc
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ferenc Springer
Okupo
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero • lektoro
vdr

István Sályi [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de decembro 1974 en Miskolc.

Biografio redakti

István Sályi akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1923. En la sama jaro li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filojn. Post siaj studoj li havis postenon en signifa fabriko ĝis 1928, sed tiutempe li lernis matematikon en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Scienca Universitato István Tisza. Li doktoriĝis el matematiko en Debrecen, poste li instruis en Universitato József. Interrompo okazis en 1931, tiam li esploris en Vaŝingtono helpe de stipendio. Li doktoriĝis el tekniko en 1936 en Universitato József. En la jaroj 1937 kaj 1938 li laboris en juĝejo pri patentoj, poste li revenis instrui al Universitato József kiel privata profesoro. Inter 1949 kaj 1971 li estis nomumita katedrestro de Pezindustria Teknika Universitato, kie estis rektoro inter 1950-1961. Li estis parlamenta deputito inter 1953–1974, krome li havis altajn politikajn postenojn. En 1958 li doktoriiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste aliajn malpli gravajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bolyai János geometriai axiómájának kiegészítése (1927)
  • A beton lassú alakváltozása (1935)
  • Ein graphisches Verfahren zur Bestimmung der Eigenfrequenzen von Systemen mit mehreren Massen (1942)
  • Statika (1948)
  • Kinematikai és kinetika (1951) - studenta lernolibro
  • Szilárdságtani példatár I. (1957)
  • Műszaki mechanika II. – A dinamika elemei (1966)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti