István Szőcs (inventisto)
István Szőcs [iŝtvAn sOĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szőcs István estas hungara kemiisto, inventisto.
István Szőcs (inventisto) | |
---|---|
István Szőcs | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1943 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Panonio |
Okupo | |
Okupo | inventisto • kemiisto |
István Szőcs[1] naskiĝis la 1-an de junio 1943 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Szőcs maturiĝis en kemia mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1961, poste li akiris licencon en altlernejo de Kazincbarcika en 1965, pli poste diplomon en Universitato de Panonio en 1969. Li doktoriĝis en Naciodefenda Universitato Miklós Zrínyi, krome li finis kursojn pri artfajraĵo kaj defendo kontraŭ fajro. Intertempe li laboris en uzino pri medikamentoj inter 1965-1971, poste li fondis proprajn entreprenojn, malofte li prelegis ankaŭ eksterlande. Ekde 1988 li specialiĝis pri estingoj de fajroj. Li kreis 75 patentojn. Li ricevis premiojn inter 1992-2008.
Elektitaj patentoj redakti
- estingilo per nebulo konvena ilo, se homo brulas
- teknologio pri estingo de grandaj ujoj
Elektitaj kontribuoj redakti
- Környezetvédő technológiák kutatás-fejlesztése tartálytüzek oltására (disertaĵo)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- Hungarlingva Vikipedio