István Tamás Horváth

István Tamás Horváth [iŝtvAn tamAŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth István Tamás estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

István Tamás Horváth
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1953 (1953-08-06)
en Budapeŝto
Morto 7-an de marto 2022 (2022-03-07) (68-jaraĝa)
Lingvoj hungaraangla
Loĝloko Honkongo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

István Tamás Horváth[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Tamás Horváth akiris kemiistan diplomon en Universitato de Veszprém en 1977, post 2 jaroj li doktoriĝis (Ph.D.). Inter 1979-1981 li estis asistanto en la bestkuracista altlernejo en Budapeŝto, post li esploris en Universitato Yale, inter 1984-1987 li apartenis al Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, pli poste li estis esplora inĝeniero en entrepreno ExxonMobil en Usono. En 1998 li hejmenvenis, akiris sciencan gradon DSc ĉe la hungara akademio kaj ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös aŭ en ties kemia instituto. Ekde 2009 li estas katedrestro en universitato en en:City University of Hong Kong. Li okupiĝas pri verda kemio kaj fluoraj teknologioj. Li ricevis premiojn ekde la 2000-aj jaroj.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Facile Catalyst Separation without Water: Fluorous Biphase Hydroformylation of Olefins (1994)
  • Innovations and Green Chemistry (2007)
  • Valorization of Biomass: Deriving More Value from Waste (2012)
  • Sustainability Assessment of Renewable Energy in the United States, Canada, the European Union, China, and the Russian Federation (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti