István Weszprémi

István Weszprémi [iŝtvAn vesprEmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weszprémi István estis hungara kuracisto, medicinoverkisto. Li estis pioniro de la hungara medicino-bibliografio.

István Weszprémi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1723 (1723-08-13)
en Veszprém
Morto 13-an de marto 1799 (1799-03-13) (75-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungaragermanalatina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Utrecht vd
Profesio
Okupo kuracisto • historiisto de medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Weszprémi [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1723 en Veszprém (urbo). Li mortis la 13-an de marto 1799 en Debrecen.

Biografio redakti

István Weszprémi lernis en Pápa ekde 1733, poste en Sopron ĝis 1749, fine li plulernis en Debrecen. Ekde 1752 li frekventis universitatojn en Zuriko, Utrecht (ankaŭ en Anglio). En 1756 li doktoriĝis, poste li kuracadis ĝis sia morto en Debrecen. En 1767 Maria Tereza de Aŭstrio nomumis lin altranga kuracisto. En 1770 Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) longe parolis kun li.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Tentamen de inoculanda peste (1755) - (pri la pesto)
  • Kisded gyermekeknek neveléséről való rövid oktatás... (1760) - (pri edukado de infanoj)
  • Bábamesterségre tanító könyv (1766) - faklibro pri akuŝo)
  • Succincta medicorum Hungariae et Transilvaniae biographie (1774 (1-a volumo); 1778-1887 (la ceteraj 3 volumoj); denove inter 1960-1970 latine kaj hungare)
  • Magyar Országi öt különös elmélkedések (1795)

Fontoj redakti