Iván Horváth (literaturisto)
Iván Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Iván estis hungara literaturisto, altlerneja instruisto, redaktoro. Lia patro estis Márton Horváth (politikisto).
Iván Horváth (literaturisto) | |
---|---|
Iván Horváth en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Márton Horváth |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • redaktisto |
Iván Horváth[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Iván Horváth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971. Post la diplomo li laboris en akademia instituto ĝis 1993, dum laboro li strebis profiti komputilojn. En 1989 li ankaŭ estis redaktoro kaj parta posedanto de literatura revuo. Li kandidatiĝis en 1983, li doktoriĝis en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, poste li estis docento en la universitato. La habilitiĝo okazis en 1995. Inter 2000-2002 li instruis en fr:Université Sorbonne-Nouvelle, inter 2002-2009 li estis katedrestro en Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis stipendion en 1997, premion en 2013.
Elektitaj libroj redakti
- Balassi költészete történeti poétikai megközelítésben (1982, 2004)
- A vers : három megközelítés (1991)
- Répertoire de la poésie hongroise ancienne (1992)
- Gépeskönyv (2006)
- Ómagyar szövegemlékek mint textológiai tárgyak (2015)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58547 hungarlingva datenaro de muzeo