Ivan Laĵeĉnikov

rusa verkisto

Ivan Ivanoviĉ Laĵeĉnikov (ruse Ива́н Ива́нович Лаже́чников; 25a de Septembro, 1792 – 8a de Julio, 1869) estis rusa verkisto.

Ivan Laĵeĉnikov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1792 (1792-09-14)
en Kolomna
Morto 26-an de junio 1869 (1869-06-26) (76-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Subskribo Ivan Laĵeĉnikov
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Biografio redakti

Laĵeĉnikov naskiĝis en familio de riĉa komercisto en Kolomna en 1792. Li ricevis zorgitan edukadon el privataj tutoroj hejme. Li servis en aktiva armeo en 1813–15, kio inspiris lian verkon Kampanjonotoj de rusa oficiro.[1]

Laĵeĉnikov estis unu el la originantoj de la rusia historia romano, kun Tadeo Bulgarin, Miĥail Zagoskin kaj aliaj. La agado de lia unua romano, nome La lasta Novik (1831–33), okazas en la komenco de la 18-a jarcento, kaj ĝi estis ege sukcesa.[1][2] Lia romano La glacidomo (1835) temas pri la komplotoj kaj hororoj de la kortego de la imperiestrino Anna Ivanovna. Tiu romano estis laŭdita de la influa kritikisto Vissarion Belinskij pro sia aŭtenta portretado de la detaloj de la socia klimato de tiu periodo.[1][2] La malfidelulo, kies agado okazas en la epoko de Ivano la Tria, estis tradukita en anglan kiel La herezulo. Li publikigis ankaŭ kelkajn historiajn teatraĵojn kiel Opriĉnik (1843, publikigita en 1859), sur kiu oni bazis la libreton de la opero de Ĉajkovskij nome Opriĉnik.[1][2]

Laĵeĉnikov mortis en Moskvo en 1869.

 
Tombo de Laĵeĉnikov en la Novodeviĉe-tombejo.

Anglalingva traduko redakti

  • The Heretic, (3 vol), William Blackwood and Sons, 1845. el Archive.org

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 The Great Soviet Encyclopedia, 3a Eldono (1970-1979). 2010, The Gale Group, Inc.
  2. 2,0 2,1 2,2 The Cambridge History of Russian Literature, Cambridge University Press, 1996.

Vidu ankaŭ redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ivan Lazhechnikov en la hispana Vikipedio.