Ivan Regen
Ivan (Janez) REGEN (konata ankaŭ kiel Johano Regen) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868; mortis la 27-an de julio 1947) estis slovena biologo, konata pro siaj studoj pri bioakustiko.
Ivan Regen | |
---|---|
slovena sciencisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-a de decembro 1868 en Lajše, Aŭstrio–Hungario (nun Slovenio) |
Morto | 27-a de julio 1947 en Vieno, Aŭstrio |
Lingvoj | slovena |
Loĝloko | Slovenio |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | biologo • entomologo |
Bibliografio redakti
Regen naskiĝis en la vilaĝo Lajše (en la nuna Slovenio) kaj multe interesiĝis infanaĝe pri insektbruoj. Lia familio ne kapablis pagi studojn al li, tial li ekstudis en la loka seminario por kiu li ricevis subvencion. Iom post iom li ŝparis monon por la studkostoj en Vieno. Tie li studis naturhistorion ĉe la universitato de Vieno sub Karl Grobben, Sigmund Exner kaj Carl Friedrich Wilhelm Claus.[1] Li doktoriĝis en 1897 kaj eklaboris kiel altlerneja instruisto, unue en Vieno kaj poste en Hranice na Moravě en Moravio. Fine post rekomendo de Exner li ricevis denove postenon en Vieno, kie li laboris ĝis emeritiĝo en 1918.[1]
Verko redakti
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Život i rad Ivana Regena, 1929, Boris Zarnik (kroate)