Ivan Maksimoviĉ Soŝenko (ukraine Іван Максимович Сошенко, naskiĝis la 2-an de junio[jul.]/ 14-an de junio 1807[greg.] Boguslav, en la Kieva Gubernio de la Rusa imperio, mortis la 19-an de julio[jul.]/ 31-an de julio 1876[greg.] en Korsun, Ĉerkasa provinco) estis ukraina pentristo.

Ivan Soŝenko
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1807 (1807-06-02)
en Bohuslav
Morto 19-an de julio 1876 (1876-07-19) (69-jaraĝa)
en Korsun-Ŝevĉenkivskij
Mortokialo malsano
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Soŝenko studis je la artakademio de Sankta Petersburgo ekde 1834–8, poste instruis pentradon en la gimnazioj de Niĵino ekde 1839–46, Nemyriv ekde 1846–56, kaj Kievo. Liaj verkoj inkluzivis portretojn, ĝenroscenojn, pejzaĝojn, kaj religiajn ikonojn.[1]

En 1835 li renkontis Taras Ŝevĉenko-n kaj amikiĝis kun li[2] kaj ankaŭ instruis lin la uzadon de akvareloj,[3] Soŝenko ankaŭ gaste enkondukis lin al la aŭtoroj kaj pentristoj Jevgen Grebinka, Vasilij Ĵukovskij, Karl Brjulov, kaj Aleksej Venecianov.

Myĥailo Ĉaly publicis biografion de Soŝenko en Kievo en 1876.

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. Ivan Soshenko. Enciklopedio de Ukrainio (1993). Alirita 2008-04-23.
  2. Lari Prokop. Taras Shevchenko biography Arkivigite je 2016-11-18 per la retarkivo Wayback Machine je la Taras Shevchenko muzeom
  3. Anna Reid. Borderland: A Journey Through the History of Ukraine . Westview Press, 2000. p 78

Eksteraj ligiloj redakti