János Antalfi
Barono János ANTALFI [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antalfi János estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, vikario. Lia nobela antaŭnomo estis csíkszentmártoni [ĉIksentmArtoni].
János Antalfi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1644 en Sânmartin | ||||
Morto | 10-an de junio 1728 (84-jaraĝa) en Alba Iulia | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Mikaelo ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1725–) katolika sacerdoto (1692–) ![]() | ||||
| |||||
Episkopo de Transilvanio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János Antalfi [1] naskiĝis en 1644 en Transilvanio en Csíkszentmárton (nuntempa Sânmartin (Harghita) en Rumanio). Li mortis la 10-an de junio 1728 en Transilvanio en Gyulafehérvár (nuntempa Alba Iulia en Rumanio).
Biografio
redaktiJános Antalfi lernis teologion en akademio en Nagyszombat, kie li doktoriĝis. Li komencis sian eklezian karieron en sia naskiĝvilaĝo. En 1706 li jam estris kelkajn kirkojn. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- vikario en 1708
- ĉefpreposto de Transilvanio en 1716
- episkopo de Transilvanio en 1724, Benedikto la 13-a aprobis zion en la sekva jaro
- barono en 1725.
En 1727 li fondis eklezian presejon. Li estas entombigita en Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia).
Elektitaj publikaĵoj
redakti- ’’Nagydicsőségű Aaron, az az Mgos úr Mártonffy György, erdélyi püspök…’’ (1721)
Memorigiloj
redaktiEn sia naskiĝvilaĝo en la loka muzeo grandaj pentraĵoj estas videblaj.