János Béres (bekflutisto)

János Béres [jAnoŝ bEreŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Béres János estis hungara flutisto kaj instruisto. János Béres [1] naskiĝis la 28-an de marto 1930 en Gagybátor kaj mortis la 23-an de novembro 2022.

János Béres
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1930 (1930-03-28)
en Gagybátor
Morto 23-an de novembro 2022 (2022-11-23) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Biografio redakti

János Béres lernis jam frue muzikon en la familio. En 1948 li atingis la unuan lokon en tutlanda muzika konkurso, la samo okazis en 1953 en Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Bukaresto. Li komencis sian artistan karieron en 1951 komence kiel popoldancisto, poste bekflutisto. En la sama jaro li interkonatiĝis kun Zoltán Kodály, kiu influis lin ankaŭ rilate la instruadon. En 1952 li estis la unua hungara instruisto pri bekfluto. En 1960 li fondis orkestron ankoraŭ nun funkciantan. Li ofte faris koncertojn en la Hungara Radio, li estis grava partoprenanto de serioj "Röpülj páva" kaj "Nyílik a rózsa" en Hungara Televizio. En 1975 li fondis muzikan lernejon en Óbuda. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.


Elektitaj publikaĵoj redakti

  • 12 lernolibroj pri la bekfluto

Fontoj redakti