János Bolla [jAnoŝ bola], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolla János estis hungara instruisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis csáfordjobaházi [ĉAfordjobahAzi], lia botanika nomo estis Bolla.

János Bolla
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de majo 1806(nun 1806-05-29)
en Hungario Topolya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 7-an de februaro 1881
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo entomologo • instruisto
vdr

János Bolla[1] naskiĝis la 29-an de majo 1806 en Topolya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bačka Topola en Serbio), li mortis la 7-an de februaro 1881 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

János Bolla instruis post la pedagogia diplomo en bazlernejo de Szentgyörgy. De 1847 ĝis 1880 li estis inspektoro de bazlernejoj en Pozono (konata ankaŭ Pressburg). Post la emeritiĝo li ricevis ŝtatan premion. Li okupiĝis ĉefe pri botaniko (muskoj kaj fungoj), krome li kompilis liston de skaraboj ĉirkaŭ Pozono. Li estis unu el la kunfondintoj de la Medicina kaj Naturscienca Asocio de Pozono, kie de 1865 li estis ties prezidanto en la botanika sekcio. Li malkovris novan urtikospecon. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beiträge zur Flora Pressburgs (1856)
  • Néhány uj gombafaj Pozsony környékén (1875)

Memorigiloj redakti

  • U. radicans Bolla urtikospeco portas lian nomon

Fontoj redakti

Referencoj redakti