János Doktor [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doktor János estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Doctor János Károly. Lia edzino estis Margit Verő.

János Doktor
Persona informo
Naskonomo Doctor János Károly
Naskiĝo la  19-an de julio 1881(nun 1881-07-19)
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Morto 1942
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Margit Verő
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

János Doktor [1] naskiĝis la 1881 en Vieno (Aŭstrio-Hungario), li mortis en 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Doktor akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904, poste tuj li aliĝis al Népszínház. En la sekvaj jaroj li apartenis ekzemple al trupo de Nándor Alapi (kiel reĝisoro), Nacia Teatro (Kassa) (1906-1908), Nacia Teatro (Miskolc) (1909-1911, 1912-1914), trupo de Ödön Faragó (1914-1916), Nacia Teatro (Pécs) (1916-1918). Ekde 1919 li estis videbla plej ofte en kabaredoj. En la teatra jaro 1927 li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Szeged). Li pensiuliĝis en 1929, tamen en 1936 li havis malgrandajn rolojn en Teatro Magyar.

Li edziĝis en 1907.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Molière: Tartufo - Orgon
  • Hebbel: Mária Magdolna - Secretarius
  • Wedekind: A hőstenor - instruisto Dühring

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Ali rózsáskertje (1913) – tapiŝovendisto
  • A csúnya lány (1935) – juĝeja sekretario
  • Elcserélt ember (1938) – Dénes Barzó

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Lia sola tradukaĵo redakti

  • Hermann Reichenbach: Bilincsek (dramo prezentita en Miskolc en 1910)

Fontoj redakti