János Gerle
János Gerle [jAnoŝ] (Budapeŝto, la 12-an de marto 1947 ‒ Budapeŝto, la 4-an de decembro 2012),[1] laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerle János, estis hungara arkitekto, arkitekturhistoriisto. Lia konata edzino estis Éva Gerle.
János Gerle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1947 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de decembro 2012 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | György Gerle (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto historiisto |
Biografio
redaktiJános Gerle akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1974, poste li eklaboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj oficejoj. Li ankaŭ finstudis la arkitekturan majstran kurson. En 1980 li senposteniĝis kaj okupiĝis pri arkitekturhistorio. Inter 1986 kaj 1993 li partoprenis en esplorprogramo de UNESCO. Li edziĝis trifoje kaj havis 5 gefilojn. Li ricevis 2 premiojn en 1997 kaj 2012.
Elektitaj libroj
redakti- Építészeti tendenciák Magyarországon, 1968-1981. Kiállítás a Fővárosi Tanács Óbuda Galériájában. 1982. január 18-február 28. (1982)
- A századforduló magyar építészete (kunaŭtoro, 1990)
- Századforduló (1992, ankaŭ angle, france, germane, japane)
- Frigyes Feszl (2004)
- Art nouveau in Hungarian architecture for connoisseurs (2013)
Referencoj
redakti- ↑ Gerle János | Library OPAC. Opac-nevter.pim.hu. Alirita 2023-05-01.
Eksteraj ligiloj
redakti- [1][rompita ligilo]
- [2] Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]