János Gertler
János Gertler [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gertler János estas hungara elektra inĝeniero, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1995).
János Gertler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de septembro 1936 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | 28-an de februaro 2023 |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero |
János Gertler[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1936 en Budapeŝto (laŭ la akademio en Vieno?).
Biografio
redaktiJános Gertler frekventis gimnazion en Budapeŝto en la lernojaro 1950, poste teknikan mezlernejon inter 1951-1954. Li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1959. Li okupis postenojn en esplorinstitutoj kaj teknikauniversitato dum dek jaroj. Li estis vicdirektoro de la akademia instituto por komputado kaj aŭtomatigo inter 1971-1981. Li doktoriĝis en 1980. Inter 1981-1984 li instruis en universitato de Klevlando, poste en Novjorko, ekde 1985 en en:Fairfax, Virginia. La fokuso de la esplorado de d-ro Gertler estis la komputila kontrolo de teknikaj procezoj. Dum la pasintaj 20 jaroj li koncentriĝis pri misfunkciado kaj diagnozo en inĝenieraj sistemoj. Li jam estas emerita. Li ricevis 3 premiojn inter 1995-2005.
Elektitaj libroj
redakti- Vezérléstechnika (kvazaŭ manuskripto, 1971)
- A Bridge Between Control Science and Technology: Large-Scale Systems, Decision-Making, Mathematics of Control (1985)
- Proceedings Of The 13th World Congress: International Federation Of Automatic Control (1996)
- Fault Detection and Diagnosis in Engineering Systems
Fontoj
redakti- datenoj hungare kun foto
- anglalingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo]