János Kerekes [jAnoŝ kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes János estis hungara dirigento, komponisto.

János Kerekes
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1913 (1913-04-18)
en Budapeŝto
Morto 16-an de aŭgusto 1996 (1996-08-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 941-28 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Artoj Berlino (1931–1933) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Kerekes [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1913 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de aŭgusto 1996 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

János Kerekes devenis el juda familio. Li lernis komponadon private de Leó Weiner, poste li studis dirigenton en muzika altlernejo de Berlino inter 1931-1933. Post dominado de nazioj li hejmenvenis kaj li estis pianisto, plej ofte li akompanis pianine Emil Telmányi-n. Inter 1936 kaj 1939 li havis postenon en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li perdis la postenon. En 1942 li iĝis trudlaboristo, baldaŭ li falis al militkaptiteco. Inter 1946-1981 li estis dirigento en la Operejo, poste li pensiuliĝis. Inter 1957-1976 li havis ankaŭ muzikan postenon en la Hungara Televizio. En tiuj jardekoj li ankaŭ komponadis, plej ofte operetojn. Li ricevis 6 premiojn ekde 1953, krome li estis nomumita postmorte (en 1998) eterna membro de la Operejo.

Elektitaj dirigentaĵoj

redakti

Elektitaj operetaj komponaĵoj

redakti
  • Palotaszálló (1951)
  • Állami Áruház (1952; ĉefverko)
  • Boldogságfelelős (1957; por Hungara Radio)
  • A szépség nem minden (1967; por Hungara Radio)
  • Sárgarigó és az alkirály (1977; por Hungara Radio)

Elektitaj filmaj komponaĵoj

redakti
  • Déryné (1951)
  • Állami Áruház (1953; filma versio)
  • Házasodj, Ausztria! (1970; por Hungara Televizio)

Fontoj

redakti