János Másik
János Másik [jAnoŝ mAŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Másik János estas hungara muzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto).
János Másik | |
---|---|
János Másik | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1952 (71-jaraĝa) en Kisbajcs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto • kantisto • gitaristo • basgitaristo • percussionist |
TTT | |
Retejo | http://janosmasik.com/ |
János Másik [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1952 en Kisbajcs.
Biografio redakti
János Másik okupiĝis pri muziko ekde 1971. Li estis gvidanto de ĵazorkestro inter 1972-1976, poste li aliĝis al aliaj ĵazorkestroj, eĉ al ŝlagrorkestroj. Nepre menciindas komunaj laboroj kun Tamás Cseh. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li komponis ofte filmajn muzikojn, kelkfoje teatrajn muzikojn. Li registris plurajn muzikdiskojn. En la 1990-a jaroj li ricevis 3 premiojn.
Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti
- Bors néni (televizia filmo, ankaŭ videbla aktoro, 1981)
- Városbújócska (ankaŭ videbla aktoro, 1985)
- Living on Borrowed Time (1996)
- A Hídember (2001)
- Szerelempatak (2013)