Kisbajcs (kiŝbajĉ) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr. Kis signifas: malgranda kaj tio faras diferencon de Nagybajcs.

Preĝejo de Kisbajcs

Bazaj informoj

redakti

Kisbajcs situas sur insulo de Danubo Szigetköz. Győr troviĝas nur 2 km-ojn laŭ flankovojo.

Historio

redakti

La unua mencio devenis el 1252 en formo "Baych". Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. En 1929 memstaraj vilaĝoj Kisbajcs kaj Szőgye unuiĝis. En 1954 granda inundo okazis.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En Kisbajcs naskiĝis komponisto János Másik.