János Makróczy

hungara aktoro

János Makróczy [jAnoŝ makrOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makróczy János estis hungara aktoro. Laŭ alia informo lia naskiĝvilaĝo estis Rihnó.

János Makróczy
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de junio 1856(nun 1856-06-21)
en Hungario Kluknó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 16-an de marto 1910
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

János Makróczy[1] naskiĝis la 21-an de junio 1856 en Kluknó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Kluknava en Slovakio), li mortis la 16-an de marto 1910 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Makróczy maturiĝis en premonstrata gimnazio en Kassa, poste li aktoriĝis en Torna en 1874. En la jaroj 1880 kaj 1881 li kantis en koruso de Népszínház, poste li estis membroj ekzemple de migraj teatraj kompanioj de Vince Nagy, respektive Gerő Aradi. Lia piedo rompiĝis en 1887, tial poste li estis teatra kasisto. Ekde 1896 li apartenis al Gaja Teatro, kie post du jaroj estis ĉefkasisto. Li verkis teatraĵojn. Lia edzino naskis filon en 1880.

Liaj teatraĵoj (elekto) redakti

  • A becsület szegénye (premiita muzika teatraĵo en 1879)
  • A komámasszony (muzika teatraĵo en 1883)
  • A Forgács lányok (dramo, 1891)

Fontoj redakti

Referencoj redakti