János Papp (aktoro)

PAPP János [pr. pap] estis hungara aktoro naskiĝinta en Kolozsvár la 29-an de septembro 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de januaro 1944.

János Papp
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1879 (1879-09-29)
en Kluĵo
Morto 3-an de januaro 1944 (1944-01-03) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lia kariero redakti

János Papp debutis en provinco (Szeged, Pozono), poste li estis kafeja kantisto en Parizo kaj Vieno. Reveninte Papp al Pest en 1907 unue estis ano de la Teatro Intim, poste de la Modern Színpad Kabaré de Endre Nagy. Li estis la unua, kiu en la muzikigo de Béla Reinitz prezentis la poemojn de Endre Ady. En kabaredoj (Royal Sörkabaré, Bonbonnière) li kantis la kanzonojn de Béla Zerkovitz, Oszkár Dienzl, Mihály Nádor, Dénes Buday.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon