János Schulek
János Schulek [jAnoŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulek János estis hungara arkitekto. Lia patro estis Frigyes Schulek.
János Schulek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schulek János Sámuel Frigyes |
Naskiĝo | la 26-an de decembro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 7-an de julio 1948 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Frigyes Schulek |
Infano | Tibor Schulek |
Parencoj | Vilmos Schulek |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
János Schulek[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 7-an de julio 1948 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
János Schulek akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1894, poste li estis samloke asistanto. Inter 1899 kaj 1902 li gvidis la konstruadon de Fiŝista Bastiono. Ekde 1903 ĝismorte li estis privata arkitekto. En 1934 li ektrovis la reĝan palacon de Matiaso la 1-a (Hungario) en Visegrád, poste li gvidis la restaŭradon.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- luterana gimnazio en Aszód
- lernejo en Angyalföld
- internulejo en Sárospatak
- brita internulejo en Sárospatak (1927-1930)
- kalvinana preĝejo en Szada (1928)
- Luterana preĝejo (Újbuda) (1926-1928)
Gvidanto de restaŭraj laborojRedakti
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) (1933-1944)
- Fiŝista Bastiono (1947–1948)
Elektitaj kontribuojRedakti
- Kassa és a bányavárosok műemlékei (1928)
- Visegrád problémái és feladatai (libro, 1936)
- A visegrádi ásatások (1941)
- Visegrád Mátyás király palotája (1941)
MemorigilojRedakti
- memortabulo en Budapeŝto (2003)