János Spech [jAnoŝ speĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spech János estis hungara komponisto, dirigento, pianoinstruisto.

János Spech
Persona informo
Naskiĝo 1767? 1769?
en Hungario Pozsony/Pressburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 5-an de junio 1836
en Aŭstrio Vieno? (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

János Spech [1] naskiĝis la 6-an de julio 1769; laŭ alia informo la 18-an de decembro 1767 en Pozsony/Pressburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 5-an de junio 1836; laŭ alia informo la 11-an de novembro 1836 en Vieno (Habsburga Imperio); laŭ alia informo en Felsőlendva (Hungara reĝlando, nuntempa Grad en Slovenio).

Biografio redakti

János Spech supozeble studis juron, krome li estis komponista disĉiplo de Joseph Haydn, kiu donis al li atestilon en 1800. Proksimume inter 1800-1812 li laboris kiel ŝtata oficisto en tiam apartaj urboj Buda kaj Pest (urbo), sed li estis ankaŭ dirigento en la Germana Teatro (Peŝto). Intertempe li estis familia pianinstruisto en aristokrataj familioj. Inter 1816-1818 li vivis en Parizo, en 1821 li denove estis detektebla en Pest, ekde 1824 li loĝis en Vieno. Liaj komponaĵoj presiĝis en Vieno kaj Pest. Li estis amiko de la familio "Nádasdy". Spech komponis precipe laŭ stiloj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj Franz Schubert.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Agnesa kaj Petro; laŭ teksto de Sándor Kisfaludy (opero, unua prezentado en 1814)
  • Der Vogel des Bruder Philipp (opero, unua prezentado en 1821)
  • "La Liberigo de Jerusalemo" (oratorio)
  • 7 kantatoj
  • 9 arĉaj kvartetoj
  • 6 sonatoj
  • multnombraj hungaraj kantoj

Fontoj redakti

Referencoj redakti