János Surányi (matematikisto)

János Surányi [jAnoŝ ŝurAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Surányi János estis hungara matematikisto, profesoro.

János Surányi [1] naskiĝis la 29-an de majo 1918 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Surányi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Inter 1942 kaj 1945 li estis trudlaboristo, poste li instruis en la menciita universitato ĝis 1948, poste li revenis al Budapeŝto, kie li havis postenon en la ministerio. Inter 1951 kaj 1988 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li estis katedrestro jardekon. Li kandidatiĝis en 1953, doktoriĝis en 1957. Li okupiĝis pri matematika logiko, nombroteorio kaj kombinatoriko. Li ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Valós számok megközelítése törtekkel [2]

Fontoj redakti