József Dóczy
József Dóczy [jOĵef dOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dóczy József estis hungara komponisto, tekstopoeto, oficisto.
József Dóczy | |
---|---|
József Dóczy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1863 en Miskolc |
Morto | 1-an de julio 1913 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
József Dóczy [1] naskiĝis la 11-an de majo 1863 en Miskolc, li mortis la 1-an de julio 1913 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Dóczy studis en Debrecen kaj Budapeŝto, li akiris juran diplomon. Li lernis ankaŭ muzikon private. Post siaj studoj li laboris en la ŝtata administracio kiel respondeculo pri financoj. Liaj laborejaj stacioj estis Debrecen, Temeŝvaro kaj Nagykároly. Libertempe li kontribuis poemojn kaj novelojn en la lokaj gazetoj. Li komponadis ankaŭ kantojn kun propraj tekstoj, ili estas eĉ ankaŭ nun aŭdeblaj. Li havis serion de tragedioj (morto de gepatroj kaj sia filino, akuta malsano de okuloj), tial li mortigis sin.
Elektitaj kantoj redakti
- A kanyargó Tisza partján
- Árad a Tisza
- Bakanóta (Jól van dolga a bakának)
- Darumadár útnak indul
- Édesanyám kösse fel a kendőt a fejére
- Felednélek, felednélek, de nem tudlak feledni
- Mandulafa, mandulafa
- Szegény vagyok
Elektitaj muzikaj notacioj redakti
- Dóczy József nótáskönyve. Énekhangra zongorakísérettel. (1957, 1958)
- Szól a nóta 9. 55 magyar nóta - Énekre és zongorára, gitár jelzéssel. (1970)
Elektitaj teatraj verkoj redakti
- Kurucvilág (opereto, 1898)
- Liliom Klári (muzika teatraĵo, 1901)
- A rozsályi malom (nur muziko al muzika teatraĵo, 1902)
Memorigiloj redakti
- stratoj en Budapeŝto, Debrecen kaj Miskolc