József Dombi [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dombi József estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, fizikisto.

József Dombi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1920 (1920-02-05)
en Nagylengyel
Morto 6-an de januaro 2019 (2019-01-06) (98-jaraĝa)
en nekonata valoro
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (1938–1943) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eksperimenta fizikisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
József Dombi

József Dombi[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1920 en Nagylengyel, li mortis la 6-an de januaro 2019.

Biografio

redakti

József Dombi frekventis lernejojn en Zalaegerszeg, kie li maturiĝis en 1938, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato Miklós Horthy en 1943. Jam dum la studentaj jaroj kaj post la diplomo li instruis en mezlernejo, sed en 1944 li soldatiĝis, iom poste li estis militkaptito de Usono ĝis 1946. Hejmenveninta li instruis en Paks, inter 1948-1950 en Szeged, fine inter 1950-1989 jam en la universitato, kie krom la instruado li ankaŭ esploris. Li doktoriĝis en la universitato en 1950, li kandidatiĝis en 1968. Post la emeritiĝo li estis aktiva instruisto ĝis 2016. Laŭdire li instruis eĉ nepojn de la iamaj studentoj. Li ricevis premiojn inter 1970-1991.

Elektitaj disĉiploj

redakti

Liaj libroj

redakti
  • Kísérleti fizika:egyetemi jegyzet (kun aliaj, 1955)
  • Alkalmazott fizika: II. éves vegyészhallgatók részére (1957)

Elektitaj artikoloj

redakti
  • Szilárd festékoldatok permanens fotodichroizmusáról (disertaĵo, 1950)
  • Über die Bestimmung der absoluten Quantenausbeute fluoreszierender Lösungen, (kun aliaj, 1956)
  • The Connection of the Absorption and Fluorescence Spectra of Solutions, (kun aliaj, 1960)
  • Lumineszkáló keverékoldatokban lejátszódó energiaátadási folyamatokról (kandidata disertaĵo, 1967)
  • Fluoreszenzuntersuchungen im Szegeder Institut für Experimentalphysik (1971)
  • Emlékezés Budó professzorra, aki Szegeden a háború után a fizikát új életre keltette (2004)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti