József Gáti
József GÁTI [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáti József estis hungara aktoro, voĉoaktoro, altlerneja instruisto, deklamisto.
József Gáti [1] naskiĝis la 24-an de majo 1915 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aprilo 1998 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Gáti devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1934. Post siaj studoj li estis membro de pluraj malgrandaj teatroj. La plej longe li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1950 ĝis sia morto li ankaŭ instruis en la menciita altlernejo (iam akademio). Li ofte deklamis, li havis la plej bonan teknikon, kiel spiri sen aŭdi ĝin en la mikrofono. Li ricevis 3 premiojn inter 1975-1994.
Elektitaj disĉiploj
redaktiElektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Rikardo la 2-a - John of Gaunt
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - apostolo Petro
- Molière: Tartufo - titolrolo
- Esĥilo: Oresteia - Agamemnon
- pluraj memstaraj spektakloj pri poetoj
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Aranyóra (1945)
- Erkel (1952)
- Micsoda éjszaka! (1958)
- Szerelmes biciklisták (1965)
- Te rongyos élet (1983)
- A turné (1993)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Rikardo la 3-a (1973)
- Brutus (1981)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Curd Jürgens, Fernando Rey, Heinz Rühmann kaj aliaj
Lia libro
redakti- A versmondás (La deklamado) (1965, poste plurfoje eldonita)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva aprezo kun foto Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto