Mária Tiboldi
Mária TIBOLDI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tiboldi Mária estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono.
Mária Tiboldi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1939 en Szolnok |
Morto | 8-an de septembro 2023 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1957–1961) |
Okupo | |
Okupo | operetkantisto filmaktoro |
Mária Tiboldi[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1939 en Szolnok, ŝi mortis la 8-an de septembro 2023.
Biografio
redaktiMária Tiboldi frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1949 en Budapeŝto. Ŝi maturiĝis en gimnazio en 1957, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Ŝiaj pli gravaj instruistoj estis Zsuzsa Simon kaj József Gáti. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged), kie ŝi ricevis prozajn, operajn kaj operetajn rolojn. Inter 1963-1966 ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste ŝi kantis jardekon en de:Theater des Westens (Okcidenta Germanio), de:Salzburger Landestheater kaj de:Raimundtheater. Inter 1976 - 2003 ŝi denove apartenis al Operetoteatro en Budapeŝto. Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj. Ŝi ricevis ankaŭ eksterlandajn premiojn kaj ŝi estas "eterna membro de Operetoteatro" en Budapeŝto. Ŝi edziniĝis en Aŭstrio kaj naskis 2 filojn, baldaŭ ŝi divorcis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Szilvia
- Cirkuszhercegnő - Fedora
- Marica grófnő - titolrolo
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa - Liza
- A víg özvegy - Hanna Glavári
- Cigányszerelem - Ilona Kőrösházy
- Cárevics - Szonja
- Luxemburg grófja - Madamme Fleury
- Viktor Jacobi: Sybill - titolrolo
- Leo Fall:
- Madame Pompadour - titolrolo
- Sztambul rózsája - Konja Gül
- Franz von Suppé: Boccaccio - Beatrice
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Mit csinált felséged 3-tól 5-ig? (1964)
- Zum blauen Bock (germana televizia serio) (1972) - kantistino
- A nemzet csalogánya - Képek Blaha Lujza életéből (1985) - Lujza Blaha (ĉefrolo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2021-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]