József Gyuricza [jOĵef djurica], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyuricza József estis hungara skermisto (rapiristo, sabristo), trifoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, oficiro.

József Gyuricza
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1934 (1934-01-16)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de marto 2020 (2020-03-11) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnistooficiro
vdr

József Gyuricza[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1934 en Hódmezővásárhely, li mortis la 11-an de marto 2020 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Gyuricza maturiĝis en la loka gimnazio en 1952, poste li studis 2 jarojn en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato, dum li skermis en pluraj sportkluboj inter 1949–1966. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1956, Somera Olimpiko 1960 kaj Somera Olimpiko 1964 kun bronza medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1955, 1957). Li estis same la unua dufoje en universiadoj (1961, 1963). Li estis hungara ĉampiono individue en 1962. Li forlasis la aktivan sporton en 1966, poste li estis trejnisto ĝis 1985. Intertempe li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1968, post du jaroj ankaŭ trejnistan diplomon. Li estis ankaŭ profesia oficiro, sed li laboris ĉiam en sporta tereno. Li emeritiĝis en 1979 kiel subkolonelo.

Li edziĝis en 1959. Li ricevis 3 premiojn inter 1960-1996.

Fontoj redakti

Referencoj redakti