József Horváth (inĝeniero)

József HORVÁTH [jOĵef horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth József estis hungara inĝeniero pri agrario, fakulo pri virusscienco, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

József Horváth
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1936 (1936-01-23) (88-jaraĝa)
en Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Keszthely Agricultural University‏
Okupo
Okupo mikrobiologo
vdr

József Horváth [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1936 en Keszthely.

Biografio redakti

József Horváth frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li ricevis diplomon en 1960. Li eklaboris en instituta filio de MTA. En 1977 li doktoriĝis antaŭ la akademio, en la sekva jaro li iĝis katedrestro, kie li okupiĝis precipe pri malsanoj de kreskaĵoj. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Germanio, Nederlando, Italio, Usono, Barato, Meksiko, Peruo. En 2006 li emeritiĝis, tamen li daŭras sian laboron. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1987-2011.

Verkaro (elekto) redakti

  • Növényvírusok, vektorok, vírusátvitel (1972)
  • Hosts and Non-hosts of Plant Virus Diseases (1982)
  • A szántóföldi növények betegségei (1995)
  • A Solanum géncentrumok gazda-vírus kapcsolatai: Rezisztenciavizsgálatok in situ (2001)

Fontoj redakti