József Hullay

hungara kirurgo, neŭrologo

József Hullay [jOĵef hulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hullay József estis hungara neŭrologo, kirurgo, altlerneja instruisto.

József Hullay
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1921 (1921-02-27)
en Rimavská Sobota
Morto 16-an de januaro 1984 (1984-01-16) (62-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kirurgo
neŭrologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Hullay[1] naskiĝis la  27-an de februaro 1921(nun 1921-02-27) en Rimavská Sobota, li mortis la 16-an de januaro 1984 en Debrecen.

Biografio

redakti

József Hullay apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en 1939 en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1944. Post la diplomo li praktikadis en la universitato, poste li estis asistanto (1948–1951), lektoro (1951–1960), docento (1960–1970), profesoro (1970–1984), dum ekde 1947 li faris neŭrologian-kirurgian kuracadon en la kliniko. Intertempe li kompletigis sian diplomon per neŭrologio (1948), kirurgio (1951), neŭrologio-kirurgio (1959). Li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, dum li esploris la resanigajn eblecojn de epilepsio pere de kirurgiaj metodoj. Unufoje li ricevis memormedalon en 1970.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Gerincvelő-daganathoz társuló szokatlan arachnoiditis. (1948)
  • Feltételes reflexvizsgálatok temporalis epilepszia műtéti kezelése kapcsán. (kunaŭtoro, 1954)
  • Az acusticus tumor elhelyezkedésének változatai a kisagyhíd-szögletben. (1957, angle: 1958)
  • Adatok a halántéklebeny működésének kérdéséhez. (disertaĵo, 1959)
  • Extrapiramidális mozgászavarok sztereotaxiás sebészete. (disertaĵo, 1969)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti