József Huszka

hungara instruisto

József Huszka [jOĵef huska], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Huszka József estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia parenco estis Jenő Huszka.

József Huszka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1854 (1854-11-20)
en Kiskunfélegyháza
Morto 31-an de marto 1934 (1934-03-31) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Hungara Belarta Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Jenő Huszka () Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo etnografo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Huszka[1] naskiĝis la  20-an de novembro 1854(nun 1854-11-20) en Kiskunfélegyháza, li mortis la 31-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

József Huszka maturiĝis en luterana gimnazio en Szarvas en 1872, poste li akiris pedagogian diplomon en Hungara Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1876. Post la diplomo li instruis province, poste 3 jardekojn en piarista gimnazio, ankaŭ en la Reĝa Universitato palatino József. Libertempe li desegnis motivojn de la hungara popolarto, dum li serĉis parencecojn pri la persa kaj hinda motivoj. Li edziĝis en 1887.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Magyar díszítési motívumok a székely földön. H. J. rajztanár jelentése a Székelyföldről (1883, 1885)
  • Nemzeti építészetünk múltja és jelene. (1892)
  • Magyar ornamentika. (kun propraj desegnaĵoj, 1898, germane: 1900)
  • Rajzoló geometria. I–IV. (lernolibro, 1902–1903, 2-a eldono: 1908)
  • A magyar ornamentika hun eredete. (1912)
  • A magyar ornamentika története. (1923)
  • A magyar turáni ornamentika története. (kun propraj desegnaĵoj, 1930, denove:1994 kaj 1996)

Memorigiloj

redakti
  • placo en Kiskunfélegyháza
  • memortabulo en Kiskunfélegyháza (2019)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti