József Imre (1884)

József IMRE [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre József estis hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro. Lia navo estis Sándor Imre (lingvisto), lia samnoma patro estis József Imre (1851), lia frato estis Sándor Imre (pedagogo).

József Imre
József Imre. 1919
József Imre. 1919
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1884 (1884-06-08)
en Hódmezővásárhely
Morto 22-an de januaro 1945 (1945-01-22) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Imre
Frat(in)o Sándor Imre
Parencoj Sándor Imre
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto • universitata instruisto
vdr

József Imre [1] naskiĝis la 8-an de junio 1884 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 22-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Imre akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907, poste li laboris en kliniko en Budapeŝto ĝis 1916. Li ankaŭ studvojaĝis helpe de stipendio en 1909 al kliniko de Freiburg. Li estis nomumita privata profesoro en 1914, ankaŭ ĉefkuracisto. Dum kaj post la 1-a mondmilito li parte kuracadis en diversaj hospitaloj. Ekde 1919 li estis katedrestro kaj klinikestro de Scienca Universitato Erzsébet komence en Budapeŝto, poste en Pécs. En la jaroj 1924 kaj 1926 li studvojaĝis al Usono. En la studjaro 1928 li estis rektoro, poste li estis katedrestro kaj klinikestro en Budapeŝto ĝismorte. Li faris signifajn kirurgiajn operaciojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Szemhéjplasztikák (1928)
  • Gyakorlati szemészet (1931)
  • Eye diseases and symptoms connected with the Gonads with Adrenals and with Pregnancy (1938)
  • Klinische und histologische Erfahrungen mit der Hornhautübertragung (1942)

Fontoj redakti