Sándor Imre (pedagogo)

Sándor IMRE [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre Sándor estis hungara ministro, profesoro, instruisto, politikisto. Lia avo estis samnoma Sándor Imre (lingvisto), lia patro estis József Imre (1851), lia frato estis József Imre (1884).

Sándor Imre
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1877 (1877-10-13)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de marto 1945 (1945-03-11) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Imre
Frat(in)o József Imre
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto
vdr

Sándor Imre [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1877 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 11-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Imre akiris pedagogian diplomon en 1898 en Universitato Ferenc József, en la sama jaro li doktoriĝis. Ekde 1899 li studvojaĝis al Heidelberg, Lejpcigo, Strassburg, Berlino, Jena. Hejmenveninta li ekinstruis en la kalvinana gimnazio en Kolozsvár. Ekde la studjaro 1904 li instruis en universitato de la sama urbo kiel privata profesoro. Post ok jaroj li instruis plu en Universitato de Budapeŝto. Inter 19081918 li instruis ankaŭ en pedagogia altlernejo en Budapeŝto. Depost fino de la 1-a mondmilito li estis subministro, eĉ ministro semajnon en Kabineto Friedrich. En 1925 li estis nomumita katedrestro en Scienca Universitato de Szeged, kie li iniciatis psikologian katedron kaj instituton. Ekde 1934 li instruis plu en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto.

Kontribuoj (elekto) redakti

  • Gróf Széchenyi István nézetei a nevelésről (1904)
  • Széchenyi és a nemzetnevelés (1910)
  • A családi nevelés főkérdései. Bevezetés a szülői gondolkodásba. (1925)
  • A család békéje (1935)
  • Háborús élet, megújhodás, nemzetnevelés (1942)

Fontoj redakti