Kabineto Friedrich
Kabineto Friedrich [fridriĥ] estis la dua transira, provizora kabineto inter Hungara Sovetrespubliko kaj erao de Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en 1919 iomete malpli, ol 4 monatojn en la praktiko kvazaŭ marioneto.
Kabineto Friedrich | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Friedrich | ||
Dum | 15-a de aŭgusto 1919 - 24-a de novembro 1919 | |
Antaŭulo | Q56389352 | |
Sekvanto | Kabineto Huszár | |
Historio
redaktiLa alveninta rumana armeo trovis en Budapeŝto nur provizoran registaron sen iu ajn potenco. Alvenis ankaŭ politikistoj, kiuj facile povis fari puĉon. Simple palatino Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno donis la potencon al Kabineto Friedrich. La nova kabineto nuligis plu leĝojn de la Revolucia Direktiga Soveto, ĉesis la respubliko kaj denove estis reĝlando. Ankaŭ nova leĝo pri baloto ekfunkciis. Tamen Antanto ne estis kontenta pri Friedrich, dume grandan parton de Transdanubio armeaj fortoj de Miklós Horthy okupis, tial la sekva registaro iĝis Kabineto Huszár.
Listo de membroj
redakti(En la unua semajno provizore estis ministroj Béla Szászy kaj aliaj 3 preskaŭ nekonataj politikistoj)
- Adolf Samassa ministro pri enlandaj aferoj nur semajnon, poste Zsigmond Perényi (ministro) nur 2 semajnojn, fine Ödön Beniczky
- Gábor Tánczos (oficiro) ministro pri eksteraj aferoj provizore nur semajnon, poste Márton Lovászy nur monaton, poste József Somssich (ministro)
- János Grünn – ministro pri financo
- György Baloghy - ministro pri justico nur monaton, poste Béla Zoltán
- Ferenc Schnetzer - ministro pri defendo
- Sándor Imre (pedagogo) – ministro pri religio kaj eduko, poste Károly Huszár
- * Loránd Győry – ministro pri agrikulturo nur dum semajno, poste István Szabó Nagyatádi nur 2 semajnojn, poste Gyula Rubinek
- János Szüry – ministro pri komerco nur en la unua semajno, poste Jenő Polnay semajnon, poste Lajos Hegyeshalmi monaton, fine Ferenc Heinrich
- András Csilléry – ministro pri sano
- Jakab Bleyer – senpostena ministro pri nacimalplimultoj
- Károly Ereky – ministro pri nutro
- István Haller – ministro pri propagando
- János Mayer – senpostena ministro
- Dániel Oláh – senpostena ministro pri laboristoj
- Gyula Pekár – senpostena ministro pri Antanto
- István Szabó Sokorópátkai – senpostena ministro
Fontoj
redakti- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2015-01-03 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] hungare