Béla Szászy [sAsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szászy Béla estis hungara juristo, politikisto, ministro, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1931). Lia filo estis same juristo, akademiano István Szászy.

Béla Szászy
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1865 (1865-11-26)
en Pócsmegyer
Morto 17-an de junio 1931 (1931-06-17) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano István Szászy
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Béla Szászy [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1865 en Pócsmegyer. Li mortis la 17-an de junio 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Szászy instruis eklezian juron kaj jurhistorion en jura akademio en Kecskemét inter 1889-1892, poste li laboris en juĝejo. Post jaroj li havis postenon en la ministerio. En 1918 li iĝis vicministro, en la sekva jaro tuj post falo de Hungara Sovetrespubliko dum semajno justicministro. Li okupiĝis ekzemple pri la privata juro.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az alapítvány létrejötte (1906)
  • Korunk jogfejlődésének irányát jelző eszmék (1930)

Fontoj redakti