István Szászy [iŝtvAn sAsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szászy István estis hungara juristo, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia patro estis same juristo, akademiano Béla Szászy.

István Szászy [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aprilo 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Szászy ricevis abiturienton en 1917, poste tuj li soldatiĝis, fine li estis militkaptito en Italio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1918-1922, poste li plulernis en Sorbonne. Inter 1926-1937 li laboris en la ministerio, dume en 1931 li iĝis privata profesoro en Universitato de Budapeŝto. Inter 1938-1941 li helpis krei la egiptajn leĝojn, poste li instruis en (tiam hungara) Universitato Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li instruis denove en universitato en Budapeŝto, kie en 1947 li estis katedrestro. En 1949 li ne konsentis pri kondamno de József Mindszenty, tial li trude pensiuliĝis. Baldaŭe li tradukis diversajn juraĵojn. En 1964 kaj 1973 li estis gastoprofesoro en Nederlando. Li mortis pro akcidento.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az államok közötti utódlás elmélete (1928)
  • A kötelmi jog általános tanai (1943)
  • Az európai népi demokráciák nemzetközi magánjoga (1962, angle en 1964)
  • Jogszabályütközések. A nemzetközi magánjog és a rokon jogágak alapelvei a szocialista, a tőkés és a fejlődő országokban. (1973, angle en la sekva jaro)

Fontoj redakti